espe [ ranto.eu ] ropo            hejmpaĝo de eŭropa esperantistino            
ĉefpaĝo - novajxoj - radioelsendoj - filmetoj - bildliteraturo - muziko - butikoj - literaturo - bibliotekoj - esplorado - retejoj - retforumoj - kreajxetoj - punkto-eu - katalogoj - movado - lerni - komuniki - vortaroj - iloj - komputiko - hazardo -

arkivo de novaĵoj

 (foto de Frau K) 8-a de novembro 2007. Britio, nur "parte" ano de Eŭropa Unio?
En Berlino la luksemburga ĉefministro Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭrogrupo (= ministroj de la Eŭrozonaj ŝtatoj), rememorigas, ke Britio ne estas parto de la Schengen-landoj, ne adoptis la eŭron, kaj antaŭ ne longe obtenis esceptojn pri la Ĉarto de fundamentaj rajtoj, kaj pri polico kaj justico. Li proponas konstati oficiale tiun realaĵon kaj plifortigi la centran kernon de la landoj, kiuj akceptas ĉiujn eŭropuniajn regulojn, aŭtorizante la starigon, ĉirkaŭ tiu kerno, de krono de landoj kun "parta aniĝo".

             (foto de Frau K)

'Miaj fundamentaj rajtoj en la Eŭropa Unio' (foto de el_floz) 20-a de oktobro 2007. Eŭropa Unio: Britio nedevigita de la "Ĉarto de fundamentaj rajtoj"
La dudek sep eŭropuniaj landoj interkonsentis sturmopaŝe, vendredon 19-an de oktobro 2007 je la dua matene en Lisbono, pri la traktato, kiu anstataŭas la mortintan konstitucion. La Ĉarto de fundamentaj rajtoj [esperante], subskribita je la 7-a de decembro 2000 en Nico, kritikita de parto da la partianoj de la "ne", estas forigita el la traktato kaj restos aparta teksto. Pli malbone: Britio kaj Pollando* estos dispensata de observi ĝin. Britio ankaŭ obtenis laŭmezuran statuton koncerne enmigrado kaj interna sekureco. Ĝi aplikos nur la tekstojn, kiuj ĝin interesas.
* La partio Platforma Obywatelska venkinto de la baloto je la 21-a de oktobro 2007 ĵus anoncis, ke Pollando aliĝos al la Ĉarto de fundamentaj rajtoj.
             'Miaj fundamentaj rajtoj en la Eŭropa Unio' (foto de el_floz)

'Eŭrohomo' estas la plej bona amiko de 'Kapitano Eŭropo' (foto de rockcohen) 30-a de septembro 2007. La eŭro, admirobjekto por Alan Greenspan
Alan Greenspan, eks-mastro de la Usona centra banko, iam kontraŭa kaj nekredanta al la eŭro, reekzamenas sian misjuĝon: "Dank'al la aŭtonomeco kaj potenco ampleksaj, kiujn la traktato de Mastriĥto donis al la Eŭropa centra banko, tiu ĉi iĝis konsiderinda aganto en la mondaj ekonomiaj aferoj. [...] Do ĉeestas institucio historie senkompara, centra banko sendependa, kies komisio konsistas sole en konservi stabilecon de prezoj en ekonomia areo, kiu produktas pli ol kvinonon de la monda malneta produkto. Estas eksterordinara realigaĵo kaj mi miras ankoraŭ pro tio, kion miaj kolegoj plenumis".
             'Eŭrohomo' estas la plej bona amiko de 'Kapitano Eŭropo' (foto de rockcohen)

Mo Ibrahim parolanta dum Afrikadag 2007 (Nederlando) (foto de christopherbaan) 27-a de septembro 2007. Afriko: progresinta regadmaniero en landoj sude de Saharo
La Mo Ibrahim foundation, ne-registara organizo kiu celas bonan regadmanieron en afrikaj landoj sude de Saharo, ĵus publikigis sian 2007-an klasifikon, difinitan pere de kvindek ok indikatoroj koncerne sekurecon, homajn rajtojn, stabilecon, ekonomian prosperon kaj respekton de la juraj reguloj. Maŭricio atingas la venkon, antaŭ Sejŝeloj, Bocvano, Kabo-Verdo kaj Sud-Afriko. Ĉado, Kongo Kinŝasa kaj Somalio malantaŭiras. La rezultoj de la plimulto de la landoj progresis ekde 2000, jaro de la unua klasifiko.




             Mo Ibrahim parolanta dum Afrikadag 2007 (Nederlando) (foto de christopherbaan)

 (foto de bartpogoda) 24-a de septembro 2007. Malpli kaj malpli da infanoj naskiĝas en Japanio
Toshie, okdekkvinjara japanino kiu havis sep infanojn: "Post la milito, la politiko por multigi naskojn havis tiun devizon: "Multiĝu!". Oni faris plene da infanojn. Nun estas la malpliiĝo de la naskiĝokvanto. Virinoj ne plu volas havi infanojn kaj se tio daŭros estos la fino de nia socio. Estas malavantaĝo de riĉeco. Nune, kun prospereco, estas abundo da aĵoj. Tial ke ili ne plu bezonas ion ajn, homoj ne plu alfrontas la vivon. Al homoj mankas la deziro vivi". [dirita en la filmo "Baby Blues, Baby Dolls" de Cécile Denjean]
             (foto de bartpogoda)

Itala-franca landlimo vidita el la maro (foto de Jody Art) 20-a de septembro 2007. Mondo sen muroj, ne sen landlimoj
Yves-Charles Zarka skribas: "Landlimo havas ne nur negativan sencon, sed ankaŭ pozitivan sencon. Tio validas tiel psikologie, kiel etike kaj politike. Konsekvence, tio, kontraŭ kio necesas batali estas muroj, ne landlimoj. [...] Mondo sen landlimoj estus dezerto, homogena, glata, kie vivus migra homaro farita el individuoj identaj, sen diferencoj. Dum mondo tratranĉita de landlimoj kiuj estas agnoskataj kaj akceptataj ambaŭflanke, estas mondo de kunekzistantaj diferencoj kaj florantaj malsamecoj".
             Itala-franca landlimo vidita el la maro (foto de Jody Art)

Rikoltita tritika kampo (foto de Commode) 16-a de septembro 2007. La granda reveno de agrikulturo
La tutmonda mendado de agrikulturaj krudaj materialoj pligrandiĝas pro la pliiĝo de konsumo en sojlolandoj, precipe en Ĉinio kaj Barato, kaj la mondaj provizoj estas plej malaltaj. Ĉio renversiĝis ekde 2006, kun la komenco de la plialtiĝo de la grena prezo, kiu intensiĝis ĉi tiun someron, kaj kiun neniu anticipis. Tritiko atingis la historian rekordon de 300 eŭroj por tuno en Rueno, je la 5-a de septembro 2007, kontraŭ 120 unu jaron plifrue. Patrick Ferrère (direktoro de la precipa franca agrikulturista sindikato): "Homoj tuj pensos, eĉ se ne pravas, ke riskas manki nutraĵo, dum ili estis kutimantaj havi, temante pri manĝaĵo, ĉiam pli, ĉiam malpli karan".
             Rikoltita tritika kampo (foto de Commode)

Krizo (foto de Neil T) 8-a de septembro 2007. Financa krizo aŭ banka skandalo?
Eric Le Boucher skribas: "Moderna financo, liberigita, tutmondiĝita, havas grandegajn efikojn. Tiuokaze, ĝi faciligis loĝejan financadon en la tuta mondo. Malvastaj mon-alpruntoj, maldoneme atribuitaj kaj regitaj de ŝtatburokratoj, cedis lokon al privata konkurso kiu finatingis pli malaltajn interezajn procentojn kaj pli flekseblajn formulojn. [...] Ŝtelistoj estas la mon-alpruntistoj, kiuj plenscie aplikis tiun sistemon en kadukiĝantaj industriaj regionoj. La volo de la mastrumoj renovigi sian domon por ne ŝajni perdi sian mezklasan statuson faris ilin facilaj viktimoj. [...] Spekulistoj estas la investfondusoj, kiuj reaĉetis multope tiujn altrendimentajn kreditojn (ebligante, ke profitemuloj alpruntu plu) por ilin miksi inter ili kaj kun aliaj malpli trompebrilaj. [...] Eŭropanoj financis la domojn de Usonanoj, kaj nun estas tuj pagontaj pro iliaj bankrotoj. [...] La bankoj konscias esti tuj devontaj elirigi multan monon sed estas nekapablaj scii kiom!"
             Krizo (foto de Neil T)

Lokalo de franca Partio Socialista (foto de thestrengthsofcow) 2-a de septembro 2007. La franca Partio Socialista intencas enskribi la akcepton de merkato kaj de tutmondiĝo en sia principdeklaro
Henri Emmanuelli: "Kiam ili alvenis al landestreco, la francaj socialistoj ja akceptis la merkatekonomion. Ili faris tion tre precize vendredon 23-a de marto 1983 je la dekuna matene dum la registara konsilio, kiu decidis, sub la estreco de François Mitterrand, "resti en la Europa Mon-Sistemo kaj ellabori konsumreduktan planon"."
Ségolène Royal: "Mi estas tuj ŝokonta vin kaj mi diras al vi, ke la merkato estas por ni tiel natura kiel la aero, kiun oni spiras aŭ kiel la akvo, kiun oni trinkas." François Hollande intencas enskribi en la partia principdeklaro, ke la Partio Socialista "akceptas ne nur merkaton sed ankaŭ tutmondiĝon" kaj, ke "la rolo de la socialistoj estas respondi la tutmondiĝan defion."
             Lokalo de franca Partio Socialista (foto de thestrengthsofcow)

Marioneto je strata festo en Berlino (foto de Gertrud K.) 24 de aŭgusto 2007. Germanio: la sukceso de Angela Merkel
Ekonomia kresko je 2,9 procentoj je 2006, probable 2,5 procentoj je 2007; senlaboreco kiu je 2008 devus refali plej malalte ekde dek kvin jaroj (kvin milionoj da senlaboruloj komence de 2005, 3,4 milionoj verŝajne je 2008); reveno al la buĝeta ekvilibro en proksima estonto. Angela Merkel rompas popularecan rekordon: laŭ freŝdata opinisondo, tri kvaronoj da Germanoj estas kontentaj pri ŝia agado. "Neniam estro de la registaro registris procenton tiom pozitivan je la meza oficperiodo", komentas la instituto Emnid, kiu atribuas ankaŭ tiun sukceson al la internacia agado de la kancelierino.



             Marioneto je strata festo en Berlino (foto de Gertrud K.)

Tradicia pola panvendejo en Dublino (Irlando) (foto de infomatique) 20-a de aŭgusto 2007. Irlando: juna kaj kreskanta loĝantaro
Laŭ la lasta popolnombrado Irlando estas la plej juna lando en Eŭropo: meza aĝo tridek tri jaroj. Post dekduo da jaroj ĝia loĝantaro devus atingi la nombron de kvin milionoj da loĝantoj. Kun Nord-Irlando, la insulo devus reakiri je 2032 la okmilionan rekordan nivelon de loĝantaro kiun ĝi atingis antaŭ la granda malsatego (1846-1851) kiu okazigis amaselmigron al Usono.
Enmigrado estas unu el la kaŭzoj de la nuna demografia energio: pli ol 63.000 Poloj loĝas en Irlando. Litovio kaj Niĝerio estas ankaŭ multe reprezentataj. La regado proponas belan akcepton al tiuj enmigrintoj kiuj havas voĉdonrajton en lokaj balotoj.
             Tradicia pola panvendejo en Dublino (Irlando) (foto de infomatique)

(sur la tuko) ''Halt! 177 jaroj da belga okupacio de Flandrio'' (foto de Skender) 16-a de aŭgusto 2007. Belgio: la flandraj partioj atakas la federaciajn decidrajtojn
Kuracado, impostaro, matrikulo de veturiloj... Laŭ pluraj franclingvaj traktantoj, estas preskaŭ la fino de Belgio, kion preparas la flandraj partioj sidante apud tablo. Konsekvence, la franclingvanoj ŝajnas ne plu havi alian elekton, ol redakti siavice samampleksan kontraŭofensivon. Franclingva traktanto resumas tiel sian senton: "Estas terure. Estas vera renversiĝo ekster la federa sistemo! Tiuritme Belgio estos baldaŭ malplena ŝelo."
             (sur la tuko) ''Halt! 177 jaroj da belga okupacio de Flandrio'' (foto de Skender)

Uzino Volkswagen en Wolfsburg (foto de nico78) 16-a de aŭgusto 2007. Pli labori, same perlabori, por konservi laboron en Germanio
Volkswagen promesis, ke nova aŭtotipo estus farota en la germana sidejo (Wolfsburg) interŝanĝe de la konsento de la salajruloj en Germanio (sindikato IG-Metall) pri plilonga labordaŭro sen salajropliiĝo. Ekde meza 2008, jare 45.000 "Golf 6" destinataj al la azia-pacifika merkato estus farotaj en Wolfsburg anstataŭ en Uitenhage (Sud-Afriko) por konservi 1100 laborpostenojn en Germanio, malgraŭ ege pli alta laborkosto kaj pli forta valuto ol en Sud-Afriko.
             Uzino Volkswagen en Wolfsburg (foto de nico78)

 (foto de .eti) 1-a de aŭgusto 2007. Nederlando kaj Svedio, plej bonaj landoj por kreski
Usono kaj Britio estas la du riĉaj landoj kie la infanoj statas malplej bone. Dume Norda Eŭropo estas la plej bona regiono por kreski. Oni tion eksciis dank'al raporto de UNICEF pri la bonstato de la infanoj kaj adoleskantoj en la dudek unu OECD-landoj. UNICEF selektis ses kriteriojn:
   1) materia bonstato
   2) farto kaj sekureco
   3) edukado
   4) rilatoj kun aliaj infanoj kaj kun sia familio
   5) konduto kaj riskoj
   6) subjektiva sensaco de bonstato.
Nederlando alvenas kiel unua, postvenas Svedio, poste Danio, poste Norvegio. Germanio estas dekunua, Francio deksesa, dume la du lastaj estas Usono, poste Britio. Usono kaj Britio havas tre malbonajn notojn pri kvin kriterioj el ses. Drogkonsumado kaj drinkado de junaj Britoj, kaj ankaŭ familiaj malfacilaĵoj, esplikas la lastan rangon de ilia lando. [laŭ L'Actu, 17-a de februaro 2007, paĝon 4].
Legu la raporton "Innocenti 7" angle, hispanefrance.
             (foto de .eti)

Ridetoj en la sunlumo (foto de CharlesFred) 19-a de julio 2007. Malklareco pri la vualo
Elif Shafak skribas: "Freŝdata opinia enketo montras, ke ĉirkaŭ sesdek procentoj de la virinoj en Turkio surmetas fulardon ekster sia hejmo. Ĉu tio signifas, ke sesdek procentoj survestas la islaman vualon (hiĵab)? Ĉu tio signifas, ke ili estas ĉiuj sekvantoj de la islama integrismo? Ne. Tial ke mi estas romanistino, kiam mi verkas turke, mi uzas pli ol ok malsamajn vortojn por nomi la fulardon. Yemeni, türban, esarp, çarsaf... ĉiuj malsamaj. [...]
Tamen la sama enketo rivelas, ke la procento de virinoj kiuj kovras sian kapon komplete, kaj pro politikaj kaŭzoj pli multe ol pro tradiciaj motivoj, ne superas dek unu procentoj. Porti atenton pri nuancoj faras egan diferencon - la diferencon inter aserti, ke sesdek procentoj de la virinoj estas vualitaj kaj, ke dek unu procentoj estas vualitaj. Tiu multaspekteco ne estas nur ignorata de okcidentaj observantoj sed ankaŭ de la turka elito. Ĉar la kolizio de idearoj ŝajnas koncentriĝi sur la korpo kaj la vesto de la virinoj, eble jam estas tempo ĉesi demandi sin "Kion devas simili la ideala turkino?", kaj prefere demandi sin "Ĉu necesas elpensi idealan turkinon?" [...]
En Turkio ni demandas nin jam dum cent kvindek jaroj ĉu islamo povas kunloĝi kun okcidenta demokrateco. Post cent kvindek jaroj da okcidentiĝo kaj moderniĝo, la respondo al kiu ni estas alvenitaj estas definitive "jes"."
             Ridetoj en la sunlumo (foto de CharlesFred)

Ankoraŭ operante banejo el la turka epoko en Budapeŝto (Hungario) (foto de bdeseattle) 11-a de julio 2007. Islamo en Eŭropo: selektema memoro
Richard Bulliet skribas: "Dek kvar eŭropaj landoj (*) estis tute aŭ parte regataj de islamanoj dum almenaŭ unu el la dek kvar lastaj jarcentoj. Escepte de Hispanio, la nacia memoro en ĉiuj tiuj landoj ĉu minimumigas tiun sperton ĉu prezentas la eraon de la islama regado kiel unun de senmildiga opreso kaj barbareco".
(*) Laŭ Wikipedia: Albanio (Shkodra, Vlora, Tirano) (1410-1912), Bosnio kaj Hercegovino (1483-1878), Bulgario (1395-1878), Grekio (1460-1831), Hispanio (711-1492), Hungario (1541-1699), Kipro (1570-1914), Kroatio (Slavonio, Lika) (1529-1699), Moldavio (1526-1812), Montenegro (1498-1878), Respubliko de Makedonio (Skopje) (1371-1913), Rumanio (1412-1877), Serbio (Beogrado, Niŝo, Kalemegdan) (1521-1804), Ukrainio (Krimeo) (1475-1783).
             Ankoraŭ operante banejo el la turka epoko en Budapeŝto (Hungario) (foto de bdeseattle)

Kial la koncepto pri kultura milito estas tiom grava por integrista movado (foto de rauchdickson) 7-a de julio 2007. "Muzeo de la mondokreo" fondita de kreistoj
En Usono la "Muzeo de la mondokreo" fondita de "Respondoj en Genezo" prezentas mondhistorion paŭsantan la Biblion. Senefike provintaj validigi la instruadon pri "inteligenta desegno" lastan jaron, la kreistoj elektis novan formon de instruado: muzeojn.
Franco komentas: "La vera vero estas tio ĉi: neniu scias de kie ni venas kaj neniu scias kien ni iras. Ĉiuj teorioj pri niaj originoj estas kadukaj. La teorio de evoluismo de Darwin suferas pro la mankanta ĉenero. La ekstertera teorio de Sitchin suferas mankon de tuŝeblaj pruvoj. La kreista teorio suferas kontraŭajn pruvojn. Vero? Estas, ke ni komprenas nenion!" skribas Francis en la forumo de Libération (7-a de Julio 2007 - 13:20).
             Kial la koncepto pri kultura milito estas tiom grava por integrista movado (foto de rauchdickson)

Haŭtŝanĝo de la FIAT 500 (foto de themullett) 6-a de julio 2007. Renaskiĝas la "Kvincent" kaj FIAT ankaŭ
FIAT esperas vendi cent dudek mil "Kvincent" (po dek mil kvincent eŭroj) jare ekde 2008. "Mi volas, ke FIAT iĝu la Apple de la aŭtomobilo, kaj ke la 500 estu nia iPod", eksplikis Sergio Marchionne, la farinto de la revivigo. "Kiam mi eniris en la ventron de la baleno [je 2004], mi sentis odoron de industria morto". Dum kelke da monatoj la delegita administranto reorganizis la produktadon, plirapidigis la elvenon de novaj modeloj, investis en esplorado kaj, cedinta la nestrategiaj agadkampoj, recentris la konzernon sur la aŭtomobilo. "La ŝlosilo de la sukceso estas esti farinta industrian kaj ne financan elekton", eksplikis la nova konzernprezidanto Luca Cordero di Montezemolo. [laŭ Libération, 6-a de julio 2007]
             Haŭtŝanĝo de la FIAT 500 (foto de themullett)

"Nia plej bona investo je 2007" (foto de m-c) 3-a de julio 2007. Investfondusoj maltrankviligas eĉ Britojn kaj Usonanojn
Tiom longe, kiom la agado de la investfondusoj restis akcesora aŭ kiom ili aĉetis nur etajn nekvotitajn societojn, tiuj financistoj povis plenumi siajn profitigajn agojn tute diskrete. Hodiaŭ ilia potenco estas tia, ke ili maltrankviligas sindikatanojn kaj politikistojn, inkluzive en Usono kaj Britio. La usona Chrysler, la francaj Pages-jaunes, Afflelou, TDF, Arena, Europcar... miloj da firmaoj estas hodiaŭ apartenaĵo de unu el la sepcent investfondusoj inter kiuj Blackstone, KKR, TPG, Cerberus, Carlyle aŭ la francaj Wendel kaj Eurazeo. En Britio dudek procentoj da la salajruloj en la privata sektoro laborus por firmao apartenanta al investfonduso. En Francio la tuŝitaj firmaoj estus ĉirkaŭ kvin mil.
             "Nia plej bona investo je 2007" (foto de m-c)

Bonvenon en Eŭropan Union, Bulgario! (foto de Doomster) 27-a de junio 2007. Bulgaraj anoj de la Eŭropa Parlamento perlaboras malpli ol purigistoj
Bulgaraj eŭroparlamentanoj perlaboras po sescent eŭroj monate - malpli ol purigistoj en la Eŭropa Parlamento kaj dudekoble malpli ol italaj eŭroparlamentanoj, raportas la pola gazeto Dziennik. Post 2009 aplikotaj reguloj estas definataj por egaligi la nivelon de la salajro po sepmil eŭroj proksimume por ĉiuj eŭroparlamentanoj.
             Bonvenon en Eŭropan Union, Bulgario! (foto de Doomster)

Afiŝo en Bangaloro (Barato) anoncanta postenojn en oficejoj por outsourcing (foto de Paul Keller) 21-a de junio 2007. Anglaparolantaj ĵurnalistoj en landoj kun malaltaj salajroj eklaboras por okcidentaj komunikiloj
Parto da la retejo de brita tagĵurnalo estas redaktata en Manilo (Filipinoj). Fotoj el tre konata monda informservo estas selektataj kaj subtekstataj en Singapuro. La prilaborado de iu usona taggazeto estas farata en Barato. Ses barataj raportistoj estas dungitaj de kalifornia gazeto por raporti pri la urbaj debatoj per retkamerao. La junaj anglaparolantaj diplomitaj ĵurnalistoj dungitaj de la barata firmao Hi-tech export estas pagataj ĝis dekoble malpli ol en Britio. "Tiu evoluo estas tre freŝdata", klarigas José-Manuel Nobre Correia, direktoro de la Observatorio de la komunikiloj en Eŭropo. "Kompreneble tio devis okazi. Pritrakti internaciajn novaĵojn ekde Londono aŭ Nov-Delhio ne ŝanĝas multe". [laŭ 20 minutes, 21-a de junio 2007, paĝon 36]
             Afiŝo en Bangaloro (Barato) anoncanta postenojn en oficejoj por outsourcing (foto de Paul Keller)

Tamen ni bezonas simbolojn! (foto de alibaba0) 18-a de junio 2007. Eŭropa Unio perdis siajn simbolojn
La nova eŭropunia traktato estos nur "amenda traktato" ŝanĝonta iel la aktualan traktaton de Nico kaj evitonta la konstitucian terminaron kiu, laŭ skeptikuloj, igas Eŭropan Union similan al ŝtato. La kunveno de Luksemburgo ankaŭ eligis akordon pri malmunto de EU simboloj kiel la eŭropunia flago kaj la eŭropunia himno el la teksto de 2004 [laŭ peto de Pollando kaj Ĉeĥio]. "Ĉiuj konsentis, ke la simboloj povas esti formetitaj el la teksto - krom la Eŭro", diris la luksemburga ministro pri eksterlandaj aferoj Jean Asselborn.

             Tamen ni bezonas simbolojn! (foto de alibaba0)

Labori en Danio (foto de Jacob Bøtter) 16-a de junio 2007. Malabundo da laboristaro en Danio
La Dana komercĉambro konsideras, ke la firmoj jam maltrafis plurajn eksterlandajn merkatojn pro la manko da laboristaro. La nivelo de senlaboreco estas historie malalta: 3,7 procentoj. Vidu ankaŭ: workindenmark.dk.




             Labori en Danio (foto de Jacob Bøtter)

Alia maniero vidi verdan krucon, emblemon de francaj apotekoj (foto de mainblanche) 13-a de junio 2007. La kolesterolo ne ŝtopas la arteriojn
Laŭ la franca kardiologo Michel de Lorgeril: "La kolesterolo ne ŝtopas la arteriojn ; la risko de morti pro infarkto ne estas proporcia al la nivelo de kolesterolo en la sango kaj ĝin plimalgrandigi ne malpliigas la riskon de morti pro korkolapso. Diranta tion mi ne estas sola kontraŭ ĉiuj. Multaj scienculoj, precipe en Usono kaj Skandinavio, kontraŭstaras tiun frenezan kuron de preventa medicino zorganta nur pri senutila milito kontraŭ la kolesterolo. [...] La kardiovaskulaj malsanoj estas kompleksaj kaj multfaktoraj kaj necesas akcepti la ideon, ke tiuj estas malsanoj de la vivmaniero [...]. Necesas agi sur la grandaj riskfaktoroj: tabako, manko da korpa ekzercado kaj manĝokutimoj. Ĉirkaŭ ses milionoj Francoj prenas medikamentojn kontraŭ la kolesterolo. Kiu devus esti la bona nombro? Estas neeble doni precizan respondon sed mi pensas, ke necesus almenaŭ dividi tiun nombron per dudek".
             Alia maniero vidi verdan krucon, emblemon de francaj apotekoj (foto de mainblanche)

Craig Venter (dekstre) (foto de jurvetson) 13-a de junio 2007. Patento petata pri la unua artefarita bakterio
Kolektivo el la J. Craig Venter Institute en Rockville (Marilando, Usono) ĵus petis patenton por tio kio estus la unua artefarita bakterio. Kreita ekde Mycoplasma genitalium, bakterio de generaj vojoj kies genomo estas tre malgranda (517 genoj), tiu nova organismo nomita Mycoplasma laboratorium povus, danke al inserto de kelkaj elektitaj genoj, fabriki etanolon aŭ hidrogenon kaj eble anstataŭi petrolon. La ETC Group, asocio en Toronto (Kanado) por la viglo pri bioteknikoj, petas la forĵeton de tiu patentpeto pri artefarita vivo.
             Craig Venter (dekstre) (foto de jurvetson)

 (foto de marysia_) 8-a de junio 2007. La pola-germana lingva afero
La komisiono de peticioj de la Eŭropa Parlamento petis referaĵon pri la germana sistemo de "Jugendamt", post asertoj de polaj gepatroj eksedziĝintaj disde germanaj geedzoj. Tiuj polaj gepatroj diris, ke la germanaj "ministroj pri junularo" malpermesas, ke la polaj-germanaj infanoj en Germanio parolu la polan, tio kion la pola gazetaro nomas "germanigo" de la polaj infanoj. [laŭ euobserver.com/?rss=ticker]

             (foto de marysia_)

Debato pri Eŭropa Unio (foto de bluepelican) 31-a de majo 2007. La Eŭropa Komisiono volas instigi fondaĵojn kaj pensfabrikojn pripensi pri Eŭropo
La visprezidantino de la Eŭropa Komisiono Margot Wallström intencas financi la fondaĵojn kaj pensfabrikojn ligatajn kun politikaj partioj por ebligi, ke ili kreskigos pripenson kaj debaton pri eŭropa konstruo. La financaĵo povus esti egalista: dek kvin procentoj egale por la dek politikaj frakcioj de la Eŭropa Parlamento, kaj la postrestantaj okdek kvin procentoj disdonataj proporcie kun la nombro de parlamentanoj. Pri ŝi, tio estas kielo por plikoncernigi la eŭropajn civitanojn kaj instigi ilin voĉdoni ĉe la proksima eŭropa balotado je 2009. [laŭ euobserver.com/9/24148]
             Debato pri Eŭropa Unio (foto de bluepelican)

Ekstremnaciistoj jam batis Volker Beck en Moskvo je la 27-a de majo 2006 (foto de sebibrux) 28-a de majo 2007: Rusio: neniu parado de "geja fiereco" en Moskvo
La rusa polico arestis je dimanĉo 27-a de majo 2007 samseksemulojn kiuj provis enmanigi peticion por la organizado de parado de "geja fiereco" al la urbestro de Moskvo, kiu kvalifikis tian defiladon kiel "satanaĵon". Sammomente rusaj naciistoj kaj integristaj ortodoksanoj manifestaciis svingante ikonojn kaj malglorante samseksemon. Ili agresis eksterlandajn deputitojn venintajn por subteni la gejan fierecon, precipe anon de la Bundestag, Volker Beck, jam draŝitan majon 2006, kiu ankoraŭ estis batata de naciistoj kaj poste arestata de la polico. Samseksemo ne plu estas delikto kondamnata de la leĝo en Rusio ekde 1993, sed la malamo de la samseksemo estas ankoraŭ tre akra ĉe la loĝantaro.
             Ekstremnaciistoj jam batis Volker Beck en Moskvo je la 27-a de majo 2006 (foto de sebibrux)

Ekstrakto el la bildrakonto 'Persepolis', de Marjane Satrapi (foto de PeterForret) 24-a de majo 2007. Satrapi: "Kiam oni komprenas iun, estas indiferente scii de kie tiu persono venas"
Marjane Satrapi, pri la filmo farita laŭ sia membiografia bildrakonto "Persepolis" kaj prezentata je la 23-a de majo 2007 en la festivalo de Cannes: "Iam mi estis vere dukultura, kaj fine mi povas diri al vi, ke ĉiuj tiuj stultaĵoj pri kolizio de kulturoj estas sensencaĵoj. Kiam oni komprenas iun, estas indiferente scii de kie tiu persono venas. Franco diris al mi, ke la plej ekzota parto de "Persepolis" estas tiu kiu okazas en Vieno ĉar li identiĝis kun mi, eta irananino. Tio resumas la tutan temon de la filmo. La vera divido en la mondo ne estas inter la Oriento kaj la Okcidento, la Nordo kaj la Sudo. La vera divido estas inter la stultuloj kaj la nestultuloj. Kaj la stulteco estas tutmonda!" [laŭ Metro de la 24-a de majo 2007, paĝon 23].
             Ekstrakto el la bildrakonto 'Persepolis', de Marjane Satrapi (foto de PeterForret)

La rikolto, orienta azia kubista pentraĵo (foto de la Japana kulturdomo en Parizo) 24-a de majo 2007. Orienta azia kubismo ekspozata en Parizo (majo-julio 2007)
Kubismo, kiu aperis en Francio proksimume en 1910 (Georges Braque, Pablo Picasso), alvenis al Japanio post 1910, ofte maldistingita de itala futurismo kaj germana esprimismo. Ĝi kreiĝis en Ŝanhajo, kosmopolita metropolo, dum la 1920-aj jaroj. Ĝi ne estis bone ricevata en Koreio dum la 1930-aj jaroj, ĉar prijuĝata "nekapabla esprimi poeziajn emociojn". En Barato kubismo estis plibone akceptata pro siaj similecoj kun la tradicia pentrado. Hodiaŭ en la Japana kulturdomo en Parizo, tiu ekspozicio estis jam en Tokio, Seulo kaj Singapuro (2005-2006).
             La rikolto, orienta azia kubista pentraĵo (foto de la Japana kulturdomo en Parizo)

Sonorilturo de la luterana kirko de Templin kie Angela Kasner (Merkel) ricevis konfirmacion je la 3-a de majo 1970 (foto de fzurell) 18-a de majo 2007. Eŭropa Unio: Angela Merkel malpretendas referenci al Dio kaj al la kristanismo en sia projekto de institucia traktato
La germana kancelierino, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj tiu de la Eŭropa Parlamento interparolis en Bruselo kun la eŭropaj delegitoj de la kristana, juda kaj islama konfesioj. Angela Merkel deklaris : "Vi konas mian personan vidpunkton, mi estus dezirinta tian referencon; sed, kiel Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, mi scias, ke tio ne estas ebla". La preparaj diskutoj antaŭ la redaktado de la traktatprojekto kiu estos submetita al la Konsilio junion fakte montris la neflekseblan malakordon de Francio kaj Britio, ĉu en la nomo de la laikeco, ĉu por ne kompromiti la rilaton kun la islama Turkio.


             Sonorilturo de la luterana kirko de Templin kie Angela Kasner (Merkel) ricevis konfirmacion je la 3-a de majo 1970 (foto de fzurell)

Posttagmeza promenado (foto de Bialy-Fox) 15-a de majo 2007. Ekoterapio: promeni en la naturo kreskigus la memestimon
Promeni en la naturo kontribuus al malpliigo de la deprimo kaj al rebonigo de la memestimo, laŭ hieraŭ eldonita esploro de la brita universitato de Essex: "Ekoterapio: la verda tagordo por la mensa sano". La scienculoj komparis la profitojn por la deprimitaj personaj de promenado dum tridek minutoj en la kamparo kun la sama daŭro en butika centro. Laŭ la brita asocio fakisto pri mensa sano "Mind", tiu esploro produktis "frapantajn" rezultojn. Vidu ankaŭ: La verda ekzercado [pdf].
             Posttagmeza promenado (foto de Bialy-Fox)

La emblemo de Gazprom en Moskvo (foto de qwertyuiop) 13-a de majo 2007. La gaso de Centra Azio en la manojn de Rusio
Rusio, Turkmenio kaj Kazaĥio subskribis akordon kiu antaŭvidas la konstruon de nova gasdukto ĉirkaŭ la Kaspia maro. Povi aliri al la natura gaso de Centra Azio estas kerna por Gazprom, la rusa monopola entrepreno de la gaso, kiu ĝin aĉetas po cent dolaroj por mil kubmetroj en Turkmenio kaj ĝin revendas po ducent kvindek dolaroj al siaj eŭropaj klientoj. Tiu akordo estas malsukceso por Usono, Eŭropa kaj Ĉina kiuj penas eligi la naturan gason de Centra Azio el la rusa influo.
             La emblemo de Gazprom en Moskvo (foto de qwertyuiop)

Je la nacia tago de Islando, la 17-a de junio (foto de eir@si) 12-a de majo 2007. La prospero de Islando
La voĉdono aperas bone por la aktuala ĉefministro de Islando: kun malneta enlanda produkto de kvardek mil eŭroj po kapo, la Islandanoj ĝuas, laŭ la Unuiĝintaj nacioj, la pli altan vivnivelon en la mondo, ĵus post la Norvegoj. La senlaboreco ne ekzistas, la ŝtatŝuldo estas minimuma, kaj dum la dek lastaj jaroj la ekonomio kreskis meznombre je 4,5 procentoj po jaro. Ekde 1994 la meza disponebla enspezo po hejmo, post impostoj, kreskis je sepdek kvin procentoj. La Islandanoj multe laboras: laborsemajno de kvindek horaj meznombre, kaj emeriteco post la aĝo de sesdek sep jaroj.
             Je la nacia tago de Islando, la 17-a de junio (foto de eir@si)

Pallas Atena antaŭ la aŭstra parlamentejo (foto de Aquarius3 vulgo August) 10-a de majo 2007. Fleksebleco de la labordaŭro en Aŭstrio
Post sep jaroj de diskutoj, kompromiso pri la fleksebleco de la labordaŭro estas farita en Aŭstrio pri la semajna labordaŭro inter la sindikatoj, la dungantoj kaj la ŝtato. Laŭ la leĝo kiu devus esti adoptita de la aŭstra Parlamento aŭtunon por aplikiĝi komence de 2008, la aŭstraj salajruloj povos, post akordo kun sia dunganto, labori ĝis sesdek horajn en semajno. Ili povos ankaŭ adopti la semajnon de kvar tagoj kaj labortagojn de dek horaj. Ekstreme fleksebla, la akordo de “flekssendanĝereco” devas ebligi, ke ĉiu entrepreno kreskigu sian propran modelon akorde kun siaj salajruloj, sen devi konformigi sin al naciaj kolektivaj akordoj.
             Pallas Atena antaŭ la aŭstra parlamentejo (foto de Aquarius3 vulgo August)


ĉefpaĝo - novajxoj - radioelsendoj - filmetoj - bildliteraturo - muziko - butikoj - literaturo - bibliotekoj - esplorado - retejoj - retforumoj - kreajxetoj - punkto-eu - katalogoj - movado - lerni - komuniki - vortaroj - iloj - komputiko - hazardo -